La Plej Longa Eklipso de la Jarcento

Mojtaba Kheir-Khah, Irano

Re-foje grandega stelo de nia sun-sistemo kaŝiĝas de ni, la ter-anoj. Sed ne kiel kutime, per subiro (aŭ pli ĝuste, per la turniĝo de la tero), ne, fakte ĉi-foje per la malgranda luno! Refoje sun-eklipso, la lasta en la dua jarmilo se oni kalkulas en teraj jaroj.

La homaro de ĉiam jam interesiĝis pri ĉielaj okazaĵoj kelkaj ankoraŭ ne konataj al ĝi, aŭ kelkaj konataj sed ankoraŭ timigaj aŭ mirigaj. Sun-eklipso estas unu el tiuj, kiuj konservadas profundan intereson ĉe la teranoj, konate, konite, konote, kiel lun-eklipso! Laŭ la kalkuloj, la lasta sun-eklipso de nia jarmilo okazas merkrede je la 11a de la aŭgusto 1999. Laŭ la tempo, la eklipso komenciĝas matene en tiu tago en la okcidento de la Atlantiko, oriente de Novjorko (Usono), kaj trakuras 14000 kilometrojn, trapasante 12 eŭropajn kaj aziajn landojn; interalie Turkion, Irakon, Iranon kaj Pakistanon, kaj ĝi finiĝas en la oriento de Hindio. La usona spac-organizaĵo NASA diris, ke la sud-irana urbo Esfahano estas la plej bona loko por rigardi tiun ĉi interesegan ĉielan okazaĵon.

Laŭ iranaj astronomoj tio estas plej longa sun-eklipso dum la 20a jarcento en Irano. Ĝi okazas ĉirkaŭ 16:30 posttagmeze irana tempo. La daŭro de la plena sun-eklipso en Esfahano estas 1 minuto kaj 35 sekundoj, en la apuda regiono Naĝaf-abad la eklipso daŭros 8 sekundojn pli. Menciindas, ke Esfahano mem estas unu el la plej famaj urboj de Irano laŭ historio, arkitekturo kaj arto, eĉ el la tuta mondo venas turistoj al ĝi. Do interese, ĉiela mirindaĵo okazas en unu el la teraj mirindejoj!

Pro tio en Irano grupo universitata nomata ABA Aŝti Ba Aseman (Reamikiĝo kun ĉielo) kunlabore kun studentoj klopodas plej bone informi pri la okazaĵo en-lande kaj ekster-lande. ABA pro la bezono je informado aranĝas kongreson en Tehrano samtempe kun la sun-eklipsa periodo, kaj ĝi organizas grandan kunvenon studentan en Esfahano por pli detale studi la temon. Plue surloke okazas la antaŭan tagon (10an de aŭgusto) speciala kongreso en Irano pri la temo, kun partopreno de en- kaj eksterlandaj esploristoj.

Ankaŭ internacie prepariĝas inter-retaj, freŝaj informoj pri detaloj de la okazaĵo. Por turistoj tio estas plej bona ŝanco por viziti Iranon. Kompreneble iranaj turismaj organizaĵoj antaŭlonge jam preparis sin divers-maniere por tio. Gravegas tamen! Astronomoj atentigas: se vi volas rigardi sun-eklipson, nepre protektu vin per apartaj okulvitroj, ĉar rekte rigardi tiun ĉielan okazaĵon estas danĝere por la sentemaj okuloj.

Laŭ mi serioze, dum la malapero de la suno, krom studadi la ĉielon, sunon aŭ lunon kovrantan, necesas ke oni ankaŭ iom rimarku la lunan ombron, en kiu ĉiuj ni troviĝos por momento. Sed ni forgesas ĝin rimarki, ĉu ne? Jes, la ombro de tiu ĉi ĉiela korpo, kiun nepre la plejparto el ni deziradas palpe surpaŝadi! Do surprize, dum sun-eklipso oni almenaŭ povos senti la ĉiam supran lunon en ties efektiva korp-ombro, ĉu ne? Mi proponas ankaŭ dum la venonta lun-eklipso, ke rigardontoj iom rimarku la ombron de sia ĉiama loĝegejo nomata Tero sur la luno. Tiam la farota demando estas: Vere, kiu estas supre, kiu estas sube?!?

--------------